Job 35

1Elihu parolis plue, kaj diris: 2Ĉu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio? 3Ĉar vi diras: Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus? 4Mi respondos al vi, Kaj kune ankaŭ al viaj amikoj: 5Rigardu la ĉielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi. 6Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li? 7Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aŭ kion Li prenas el via mano? 8Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido. 9Pro multe da premado oni krias; Oni ĝemas pro la brako de potenculoj. 10Sed oni ne diras: Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto, 11Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la ĉielo? 12Tie ili krias pri la fiereco de la malbonuloj, Sed Li ne respondas. 13Tamen malvere estas, ke Dio ne aŭdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas. 14Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen juĝo ĉe Li; Kaj vi atendu Lin. 15Sed ĉar Li nun ne montras Sian koleron Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon, 16Tial Ijob vante malfermis sian buŝon Kaj tre multe parolas malprudente.

Copyright information for Esperanto